dimanche 29 mai 2011

Eta testo de l' nova IanniX kun Max/MSP

Kiel komponisto mi ofte uzas komptilon en mia laboro.

La historio de komptila muziko estas ne tre longa (nur ĉ. de la mezo de lasta jarcento), sed ĉiam progresas kaj venas diversaj sistemoj.
Iannis Xenakis, grek-devena komponisto franca, kreis sistemon nomatan UPIC; ĝi estis granda laboro por sintezo de sonoro kaj grafiko. Nuntempe, tiu projekto daŭras sub la nomo de "IanniX", memore de tiu komponisto-matematikisto.

Lastatempe mi elŝutis novan version de IanniX (0.8.2) kaj faris etan test-programon.
Iannix (grafika parto) sendas informojn al Max/MSP en alia komptilo tra sendrata reto.



Kaj la alia, aldonita en la 31a de majo:

1 commentaire:

  1. interese. ĉu vi povus resumi, kiel funkcias? kiel interrilatas la sona kaj grafika partoj? ĉu oni kreas sonojn kaj bildojn samtempe kaj per kiuj rimedoj?

    RépondreSupprimer