samedi 25 juin 2011

Kanzono de Rémi (2010)

monologo laŭ romano de Hector Malot "Sen Familio (Sans Famille)"
por Harpo kun Elektronikaj Sonoj

Muziko komponita de: Hiroyuki Saeki
Premieris: la 24an de octobro 2010 en Kawasaki, Japanio
en la kadro de koncerto "Sound Creators Festa 2010" de l' Universitato Senzoku Gakuen
Harpisto - Yo Saito, Operatoro de Komputilo - Motoki Ookubo

dimanche 29 mai 2011

Eta testo de l' nova IanniX kun Max/MSP

Kiel komponisto mi ofte uzas komptilon en mia laboro.

La historio de komptila muziko estas ne tre longa (nur ĉ. de la mezo de lasta jarcento), sed ĉiam progresas kaj venas diversaj sistemoj.
Iannis Xenakis, grek-devena komponisto franca, kreis sistemon nomatan UPIC; ĝi estis granda laboro por sintezo de sonoro kaj grafiko. Nuntempe, tiu projekto daŭras sub la nomo de "IanniX", memore de tiu komponisto-matematikisto.

Lastatempe mi elŝutis novan version de IanniX (0.8.2) kaj faris etan test-programon.
Iannix (grafika parto) sendas informojn al Max/MSP en alia komptilo tra sendrata reto.



Kaj la alia, aldonita en la 31a de majo:

samedi 5 mars 2011

El miaj iamaĵoj...

Mevo

"Kial flugas vi?"
Demandis mi al mev'.
Tuj respondis li:
"Sensence, mia dev'."


Kaj komencas la monato de marto...

... sed estas ankoraŭ tiel malvarme en mia lando.
Jen denove miaj hajkoj sur Twitter.

-----

En pluva meznokt'
tra l' ekrano salutas
sunbril-landa vok'.

Meznokte

01/03/2011

***

Pluvumite mi
okulojn levas; Vidu,
-- Pord' de Sunradi'!

Postpluve

02/03/2011

***

Sen kolora vest'
nur reklamruband' de Googl',
ĉi knabina fest'...

Okaze de l' Knabina Festo en Japanio
03/03/2011


-----

Hmm... lastaj versoj estas ne tiel gajaj.
Venontafoje mi provos pli varmajn kaj sunplenajn.

mercredi 2 mars 2011

Unu el malnovaj kanzonoj

Kelkfoje mi "parnasemas" kaj verkas kanzonon kun versoj — ne nur gepatralingve, sed ankaŭ Esperante.

Ĉi-subaj versoj estas verkitaj jam antaŭ 5 jaroj.

---

La lasta bojado — Testamento de maljuna hundo

Jen mi estas: dekdu-jara nura hund' maljuna,
Granda, sen atest’, kun la koloro hele bruna.
Kun aliaj hundoj mi grandiĝis en vilaĝ’.
Iutage min gehomoj prenis por vojaĝ’.

Loĝas kun la famili’ normala kaj honesta,
Kuras en ĝarden’ kaj dormas en la hejm’ modesta,
—— Tia estas nuna taga viv’ kun facilec’.
Mastroj zorgas min por ke sufiĉu ĉia neces’.

Oni diras ke mizera estas vivo hunda.
Sed por ni necesas ne l' filozofi' profunda:
Jes —— nutraĵ' bongusta, neekscesa kur’, promen',
Mastr' afabla, super ĉio —— kie estas ĝen' ?

Feliĉa viv'... kaj nun malklaras miaj nazo kaj orel';
Alvenos baldaŭ la anĝel' por preni min al la Ĉiel'


Jen ŝi estas: nia Liza, homidet' kvar-jara.
La filin' de miaj bonaj mastroj tre tre kara.
Malrapide kreskas homoj; ankaŭ ĉi knabin'.
Ŝi ankoraŭ estas beb'; mi ĉiam zorgas ŝin.

Kamarado mia plendas: "Homidoj kaplicas!".
Prave! Sed mi pensas: ili tute ne malicas.
Speciale nia Liza, kara princinet',
Estas ŝi la plej afabla sur ĉi tiu planed'!

Ĉiam kune vivis ni kaj ludis ĝisvespere;
Nokte, ĉe l' malgranda lit' ŝin gardas mi pretere.
Kiel olda kavaliro, pleta estas mi;
Por Princina Moŝt' mi nepre servas kun pasi'.

Tro pacaj tamen estis tiuj tagoj sen ia krev';
Eĉ Don Kiĥoto ridus min je la ĥimera rev'.


Jen la nokt': hodiaŭ tute lacas mi severe.
Miaj kvar piedoj velkas; ĵetas sin la korp' surteren.
Ĉu hodiaŭ eble venus la gvidist' de l' Ĉiel'
Kun flugiloj de facila vent' kaj verda stel'?

Kuŝas mi ĉe l' lit' de Liza por la gard' vespera.
Post la nokta kis' aŭdiĝas jam spirad' leĝera.
Kun miela mien' ŝi dormas kiel eta Krist'.
Morgaŭ sed mi ne plu vidus ĝin. Ho, kia trist'!

Maljunul' antaŭforiĝas; jen la providenco.
Volus vidi ŝin mi daŭre —— vagas la pripenso...
Se mi povus vivi iom longe, dank' al Di',
Kun ŝi dancus mi sur la furora melodi'...

Mi valsas kaj saltas, ŝin turnas, turniĝas en rond'...
Ŝi flirtas kaj ŝvebas, min turnas, turniĝas kun ond'...


Jen mi aŭdas ion strangan kiu l' sonĝon rompis.
Son' bizara -- "Hund-instinkto" ĉiam min ne trompis.
Ju pli kreskas kriz', des pli streĉiĝas mia nerv'
Premas min silento peza ĝis la mort-sufer'...

Nekonata hom' eniras kaj li proksimiĝas...
Li minacos Lizan —— silueto pligrandiĝas.
Eĥas mia voĉo kun la lasta tuta fort' ——
—— Kun teruro la ŝtelist' timema fuĝis for.

Pasis jam danĝer', sed fort' de mort' min paralizas.
Vekiĝinte Liza vidis ke mia viv' nun krizas.
Premu min kun fort'; sur korpo restu via varm'.
Sur la naz’ faladas aroj da via guta larm'...

Lizet', adiaŭ, kara... nun la hor' de l' Ĉiela vojaĝ'.
Kaj ne forgesu mian testamenton —— la lasta bojad'!



la 10an februaro 2006

mardi 1 mars 2011

Scenoj vintraj kaj fru-printempaj : Kelkaj hajkoj

Jen kelkaj hajkoj kiujn mi pepis sur Twitter dum tiuj ĉi tagoj.

Lunas ronda hel'
blanke kaj spegule sur
nigra nokt-ĉiel'.

18/02/2011

***

Fru-printempa varm'
alportas katon dorman
al la sonĝ' de ĉarm'.

23/02/2011

***

En nokt' de frido
soleca lit' atendas
ĝis la revido.

Meznokte
24/02/2011


***

"Falu, Gaddafi!"
Eĥas la popolo kun
voĉo en l' afiŝ'.

Responde al la foto en Libio
24/02/2011


***

Gutoj da viski'
de glas' al glasoj pluve
...perdita konsci'.

En la nokto, sen-alkoholaĵe
24/02/2011


***

Ĝismatena vek'
atendante Sunlevon...
fore korva eĥ'.

Frumatene
26/02/2011


***

Dum frid' revena
falas floroj de ume'.
Petal' eltena...

26/02/2011

***

Dudek ok aŭ naŭ
-- ne gravas la longeco.
Jen printempa aŭr'.

Responde pri l' (mal)longeco de februaro
27/02/2011


***

Kun ŝovita kuf'
rapidpaŝa hejmen-ir'.
La glacia pluv'...

En park' sen ridoj
froste dancas fontan-ŝpruc'
kun neĝeridoj.

Frosttage
28/02/2011

samedi 5 février 2011

Pola Radio fermis sian Esperantan fenestron...

Jen tre malgaja novaĵo:

Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola Radio

De mia "re-esperantistiĝo" antaŭ kelkaj jaroj, la Esperanta programo de Pola Radio estis kvazaŭ la eta fenestro al la internacia lingvo. Mi aŭskultas en ĝi Esperanton parolatan kaj sentis ke tiu lingvo ja estas vivanta kaj kreskanta.

"Ĝis la baldaŭa reaŭdo!" estis la lastaj vortoj de podkasta elsendo en la 31a de januaro 2011.
Kaj tiu baldaŭ... kiam?

Mi tre bedaŭras tiun finiĝon de longe daurigita programo, kaj samtempe, dankas al la redakcio kiu dum longaj jaroj klopodis por la komuniko interlanda.

dimanche 16 janvier 2011

La Ruĝkufulineto (2007)

(knabino kiu nomiĝas...)
La Ruĝkufulineto

Opero komponita en 2007 kaj premierita en la sekvanta jaro 2008 en Tokio.

Kvankam la titolo similas al tiuj famaj kontoj de Perrault aŭ Grimm, ĝia historio estas tute originala: en la dramo aperas nek avinjo, nek lupo ... sole knabino kiu nomiĝas "Ruĝkufulineto" (ŝi nomigas sin tiel, ĉar ial ŝi tute ne rememoras sian veran nomon).

En la opero, la etulino vojaĝas por viziti sian avinjon, kaj dum tiu longa vojo ŝi renkontas kun diversaj aferoj.

Kaj finfine, alveninte al la domo de Avinjo, ŝi trovas...

* Muziko kaj libreto ambaŭ estas verkitaj de l' komponisto.

Jen kelkaj ekzempleroj de tiu ĉi opero (la libreto estas originale verkita en japana lingvo):

Per komptila ludo inkluzive la voĉa parto.

mercredi 12 janvier 2011

... kaj do finis la feri'!

La 11an de januaro:

Laŭ kalendaro tradicia en Japanio, hieraŭ estis la tago de "Kagamibiraki"*.
En tiu tago, oni manĝas oferitan "kagami-moĉi (akumulita paro de rondaj rizkukoj)"-n kun anna** supo.

Kaj la 11an de januaro, oni demetas novjarajn ornamaĵojn, kiuj estas bruligotaj kun la votoj de sano dum nova jaro.

* Laŭlitere: dispecigo de "kagami-moĉi"
**Anno = Japana marmelada dolĉaĵo farita de faboj; kompreneble, ĝi ja ne estas la nomo de iu virino!

samedi 8 janvier 2011

LZify-Jazz (2004)

Nova ekzemplero alŝutita al SoundCloud.

LZify-Jazz por Piano kaj Perkut-instrumentoj
ibid., Sekcio 5 kun elektronika efiko

Komponita en 2004.
Kiam mi faris tiun pecon, mi uzis algoritman kalkuladon pere de komptilo; tial en titolo troviĝas la literoj  "LZ" (t.e. Lempel-Ziv algoritmo).

Originale ĝi estas prezentita de aŭtomata ludo per komptilo. Sed oni povas ludi ankaŭ per ordinaraj instrumentoj (por tio la partituro estas preta).

* Parto de peco kun elektronika efiko estas aldonita (11/01/2011)

vendredi 7 janvier 2011

Scenoj de l' Novjara Semajno [2]

La 4an de januaro:

Jarkomenca vizito al Haĉimangu en Kamakura,
la antikva ĉefurbo (ĉ. 12-4a jarcento) proksima de Jokohamo.

En tiu ĉi tago, oni preparas por la ceremonio nomata
"Ĉoona-haĵime" (Novjara servo de ĉarpentado).

Kun historia vesto, oni partoprenas al la ceremonio.
Ĉi-flanke sidas ŝintoaj pastroj kaj gagaku-muzikantoj.

Unua hako de l' jaro -- kaj oni preĝas por sekura kaj prospera laboro.

La granda ginko-arbo (pli ol 800 jar-aĝa) estis simbolo de Haĉimangu.
Tre bedaŭrinde, ĝi falis pro ventego en la lasta jaro.
Tamen, miraklo de naturo, junaj ĝermoj ankoraŭ kreskas nun.
Do, jubilante tion, oni faras amuletojn uzante la pecojn de branĉoj de l' falinta arbo.

Post la promenado en frosta vento, jen la tagmanĝo.
Varma "oden" certe revivigis min.

... Kaj oni revenas al sia normala taga vivo.

Scenoj de l' Novjara Semajno [1]

La 1an de januaro 2001:

Probable pro l' varmeco de vintro nuntempa,
jam tiele floras la ume-arboj de mia najbareco.
Ĝis antaŭ kelkaj jaroj, iliaj floroj apenaŭ komencis aperi en februaro, sed...

Ĉiujare en la 1a tago de l' jaro, mi vizitas Jamate - kvartalo de urbo Jokohamo.
Moto-maĉi Strato, ĉiam homoplena, estis tute kvieta kaj trankvila en tiu tago.

Butikoj ankaŭ estis fremitaj. Nur silueto de duopo...
Ili eble ĝuus nekutiman trankvilecon de tiu ĉi strato.

Bonan Novjaran Tagon!

jeudi 6 janvier 2011

Ekzempleroj muzikaj sur SoundCloud

Mi alŝutis kelkajn ekzemplerojn el miaj komponaĵoj.
De la dekstreflanka ligo "Ekzempleroj sur SoundCloud", vi povas iri al la celita paĝo.

Ĉi-foje mi alŝutis la Suiton por Piano titolitan "Cahier d'esquisses (Skizkajero)", komponitan en 2006, kiu konsistas el 4 pecoj:
    1. Prélude arabesque
      (Preludo arabeska)
    2. Air: ...dans le vent du printemps
      (Ario: ... en la vento de printempo)
    3. Chansonnette: ... les vagues et la brise sur la mer d'été
      (Kanzoneto: ... la ondoj kaj brizo sur la maro de somero)
    4. Toccata hivernale
      (Vintra tokato)
Per komptil-ludo de sintezila instrumento.
Bonvolu ĝui ilin!

* Rektaj ligoj estas aldonitaj en artikolo (08/01/2011)

samedi 1 janvier 2011

Elkorajn bondezirojn okaze de la jaro 2011!

Saluton kaj Feliĉan Novjaron al ĉiuj!

Ĉi-jare mi decidis paroli bloge en Esperanto.
Mi esperas ke tio estu bona komenco de l' novjaro.

La bildo montrata maldekstre estas mia ilustraĵo por la Novjara Karto 2011. Okaze de l' jaro de leporo (laŭ orienta kalendaro), mi desegnis scenon el antikva japana mito: la epizodo de Ookuninuŝi-no-Mikoto, kiu helpis la blankan leporon en Inaba.

Mi esperas ke la jaro 2011 estu prospera kaj feliĉa por vi ĉiuj!