Ĉi-subaj versoj estas verkitaj jam antaŭ 5 jaroj.
---
La lasta bojado — Testamento de maljuna hundo
Jen mi estas: dekdu-jara nura hund' maljuna,
Granda, sen atest’, kun la koloro hele bruna.
Kun aliaj hundoj mi grandiĝis en vilaĝ’.
Iutage min gehomoj prenis por vojaĝ’.
Loĝas kun la famili’ normala kaj honesta,
Kuras en ĝarden’ kaj dormas en la hejm’ modesta,
—— Tia estas nuna taga viv’ kun facilec’.
Mastroj zorgas min por ke sufiĉu ĉia neces’.
Sed por ni necesas ne l' filozofi' profunda:
Jes —— nutraĵ' bongusta, neekscesa kur’, promen',
Mastr' afabla, super ĉio —— kie estas ĝen' ?
Feliĉa viv'... kaj nun malklaras miaj nazo kaj orel';
Alvenos baldaŭ la anĝel' por preni min al la Ĉiel'
Jen ŝi estas: nia Liza, homidet' kvar-jara.
La filin' de miaj bonaj mastroj tre tre kara.
Malrapide kreskas homoj; ankaŭ ĉi knabin'.
Ŝi ankoraŭ estas beb'; mi ĉiam zorgas ŝin.
Kamarado mia plendas: "Homidoj kaplicas!".
Prave! Sed mi pensas: ili tute ne malicas.
Speciale nia Liza, kara princinet',
Estas ŝi la plej afabla sur ĉi tiu planed'!
Nokte, ĉe l' malgranda lit' ŝin gardas mi pretere.
Kiel olda kavaliro, pleta estas mi;
Por Princina Moŝt' mi nepre servas kun pasi'.
Tro pacaj tamen estis tiuj tagoj sen ia krev';
Eĉ Don Kiĥoto ridus min je la ĥimera rev'.
Jen la nokt': hodiaŭ tute lacas mi severe.
Miaj kvar piedoj velkas; ĵetas sin la korp' surteren.
Ĉu hodiaŭ eble venus la gvidist' de l' Ĉiel'
Kun flugiloj de facila vent' kaj verda stel'?
Kuŝas mi ĉe l' lit' de Liza por la gard' vespera.
Post la nokta kis' aŭdiĝas jam spirad' leĝera.
Kun miela mien' ŝi dormas kiel eta Krist'.
Morgaŭ sed mi ne plu vidus ĝin. Ho, kia trist'!
Volus vidi ŝin mi daŭre —— vagas la pripenso...
Se mi povus vivi iom longe, dank' al Di',
Kun ŝi dancus mi sur la furora melodi'...
Mi valsas kaj saltas, ŝin turnas, turniĝas en rond'...
Ŝi flirtas kaj ŝvebas, min turnas, turniĝas kun ond'...
Jen mi aŭdas ion strangan kiu l' sonĝon rompis.
Son' bizara -- "Hund-instinkto" ĉiam min ne trompis.
Ju pli kreskas kriz', des pli streĉiĝas mia nerv'
Premas min silento peza ĝis la mort-sufer'...
Nekonata hom' eniras kaj li proksimiĝas...
Li minacos Lizan —— silueto pligrandiĝas.
Eĥas mia voĉo kun la lasta tuta fort' ——
—— Kun teruro la ŝtelist' timema fuĝis for.
Vekiĝinte Liza vidis ke mia viv' nun krizas.
Premu min kun fort'; sur korpo restu via varm'.
Sur la naz’ faladas aroj da via guta larm'...
Lizet', adiaŭ, kara... nun la hor' de l' Ĉiela vojaĝ'.
Kaj ne forgesu mian testamenton —— la lasta bojad'!
la 10an februaro 2006
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire